Ákos Egressy
Ákos Egressy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Galambos Ákos |
Naskiĝo | la 9-an de novembro 1832 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 25-an de decembro 1914 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto (1945–) Malnova tombejo de Budapeŝto, 29/1-2-9 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Gábor Egressy |
Patrino | Zsuzsanna Szentpétery (en) |
Frat(in)o | Árpád Egressy (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatrestro |
Ákos Egressy [Akos egreŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Egressy Ákos estis hungara aktoro, instruisto. Lia heredita aldonnomo estis Galambos, lia patro estis Gábor Egressy.
Ákos Egressy[1] naskiĝis la 9-an de novembro 1832 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Košice en Slovakio, li mortis la 25-an de decembro 1914 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ákos Egressy lernis en Pest (urbo), Kolozsvár, Miskolc kaj Késmárk, dum ekde 1838 li havis kelkajn infanajn rolojn en Teatro Magyar (Pest). Li batalis dum la hungara revolucio de 1848, post la fiasko li estis trudsoldato en la aŭstra armeo ĝis 1864. Post la civiliĝo li hejmenvenis por esti aktoro, sed li ankaŭ instruis en la ĵus establita aktora lernejo. Li ankaŭ studvojaĝis en Germanio, Francio kaj Italio. Dum mallonga tempo li estis ankaŭ teatrestro. Inter 1878–1904 li estis membro de la Nacia Teatro (Budapeŝto), poste li pensiuliĝis. Kelkfoje li kontribuis artikolojn. Lia edzino naskis 2 filinojn.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Makbeto, Hamleto, Julio Cezaro - titolroloj
- La Venecia Komercisto - Shylock
- Henriko la 4-a - Percy
- Henriko la 8-a - Essex
- Rikardo la 3-a - Edward
- József Katona: Bánk bán - titolrolo
- Henrik Ibsen: A társadalom támaszai - Vigeland
- Friedrich Schiller: Intrigo kaj Amo - Ferdinand
- Mór Jókai: Az aranyember - Ali Csorbadzsi
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Emlékeim az 1848-49-dik évi szabadságharcz idejéből (1893)
- Festettvilág (1906)
- Petőfi Sándor életéből (1909)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 5-a paĝo)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio